Trei culori | ||
---|---|---|
Tri koloroj | ||
nacia himno | ||
lando | Rumana Socialista Respubliko | |
muziko | Ciprian Porumbescu | |
ekde | 1977 | |
ĝis | 1990 | |
muzika ekzemplo | ||
"Trei culori"
Ĉu la aŭdigo ne funkcias? Eble helpos la paĝo "media help" (en la angla).
| ||
Tri koloroj (rumane Trei culori) estis la nacia himno de la Rumana Socialista Respubliko ekde 1977. Rezulte de la Rumana Revolucio de 1989 ĝi estis anstataŭita de Deșteaptă-te, române!.
La himno baziĝis sur rumana patriota kanto kun la sama titolo (ĝiajn melodion kaj tekston verkis Ciprian Porumbescu, kiu komponis ankaŭ la muzikon de la albana himno Hymni i Flamurit). La kanto estis dufoje reviziata.
La titolo ligiĝas kun la flago de Rumanio, kiu havas tri kolorojn: ruĝan, flavan kaj bluan.
Kelkajn monatojn post la renverso de komunismo en Rumanio la kanto ankoraŭ funkciis kiel nacia himno, sed kun uzo de la originala teksto de Porumbescu.